ENKONDUKO

Jen rakonto pri la bone konata Triopo Terura. Triopo signifas, ke estas tri personoj. Ĉu vi neniam aŭdis pri ili? Nekredeble! Ja ĉiuj loĝantoj de Eta Arbaro ilin konas! Kio? Eĉ pri Eta Arbaro vi ne aŭdis? Nu, tio jam estas tro.

Sekve, mi devas komenci tute de la komenco.

Eta Arbaro estas la plej profunda parto de iu tre-tre granda arbaro. Kie la granda arbaro troviĝas - mi ne rajtas al vi malkovri. Tion mi promesis al la triopo. En Eta Arbaro vivas multaj diversaj bestoj. Inter ili estas ankaŭ iu ursa familio: paĉjo urso, panjo ursino kaj iliaj tri etaj ursidoj. Paĉjo kaj Panjo estas grandaj, fortegaj, muĝantaj kaj tre-tre seriozaj. Tial mia rakonto ne estas pri ili. La rakonto estas pri iliaj ursidoj.

Ili nomiĝas Nana, Felĉjo kaj Flavinjo. Nana estas la plej aĝa. Ŝi estas la estro. La plej granda, la plej forta kaj vigle-anima el ili. Nur pri ludoj ŝi pensas. Pro tio Panjo ofte koleras kontraŭ ŝi, dirante, ke ŝi devus iom serioziĝi, kaj atenti, ke la fraĉjo kaj franjo ne faru stultaĵojn, kaj certe ne ilin instigi al tio. Sed tiaj vortoj nur eniras en unu orelon de Nana, kaj eliras tra la alia, kaj ĉio restas sama.

La dua ursido estas Felĉjo. Kvankam nur iomete pli juna ol Nana, li estas multe pli malalta. Kaj kiel ĉiu juna frato, li ŝategas provoki Nanan. Tial ofte li ricevas vangofrapon de la fratina bestopiedo. Se Panjo tion rimarkas, ambaŭ puniĝas. Se ne, nenio okazas.

Flavinjo estas la plej juna, sed same alta kiel la frato, kaj ĉiuj pensas ilin ĝemeloj. Ŝi estas  karesulino de la tuta familio. Nana estas por ŝi granda modelo. Kion Nana diras, tio estas leĝo.

Jen, vi nun konas la triopon kaj ni povas komenci la rakonton. Ha, jes, mi forgesis diri kiel ekestis la nomo Triopo Terura. Kredu aŭ ne, la ursidoj ĝin elektis mem! Fakte ili tute ne estas teruraj, sed nur petolaj kaj gajaj. Kaj ĉiuj, kiuj ilin konas, multe amas ilin, eĉ se foje oni povas tre forte koleri pri ili.

KIEL EKESTIS LA NOMO "TRIOPO TERURA"?

 

Niaj tri ursidoj enuis. Kaj enuo estas afero tre danĝera. Ĉar la ursidoj, kiam ajn enuantaj, ĉiam elpensas iun novan petolaĵon.

 

- Muĝĝĝ... Kion ni faru? Volontege mi ludus, sed kion? - demandis Nana Felĉjon, dum ĉiuj tri estis kuŝantaj sub faga arbo.

 - Mi ne havas ideon, eble ion novan - respondis Felĉjo.

 Flavinjo nur suspiris. Ĉiuj ĝisnunaj ludoj ŝajnis al ili neinteresaj.

 

 Tiam ili aŭdis iun frapadon. Temis pri du pegoj, kiuj frapis per sia beko, ĉiu sian arbon. Tio similis al muziko. Kaj tiam Nana kaj Felĉjo samtempe ekpensis, sed Nana la unua diris:

 

- Jes, mi scias, ni fondos nian muzikan grupon! Ankaŭ ni provos kanti kaj ludi same kiel birdoj.

 

- Ankaŭ mi ĵus pensis pri tio! - aldonis Felĉjo.

 

- Bonege, tio vere plaĉas al mi! - kriis Flavinjo.

   

Nomon por la grupo ili vere ne havis, sed ili decidis unue bone prepari kelkajn melodiojn, kaj ĝis tiam ili certe trovos ankaŭ la nomon.

   

Nana prenis iun truan branĉon kaj komencis tra ĝi blovi kaj samtempe bati la grundon per la piedego. Felĉjo trovis du ŝtonojn kaj diligente frapegis unu kontraŭ la alian, kaj samtempe faris per piedoj, ke susuru sekaj folioj. Dume Flavinjo muĝis plenforte. Pro tio ŝi de tempo al tempo devis ankaŭ singulti. Tiom ili kriaĉis, frapegis kaj susurigis foliojn, ke la tuta arbaro tremegis. Ĉiuj, kiuj ilin aŭdis (kaj aŭdis ilin preskaŭ ĉiuj loĝantoj de Eta Arbaro), pro teruro kaptis sian kapon kaj sin demandis: - Kia teruraĵo estas tio?

   

La patrino de nia triopo alkuris plena de timo. Ŝi kredis, ke iu atakis ŝiajn infanojn, kaj ke ili nun batalas por sia vivo, luktas, kaj alvokas helpon.

   

Veninte al ili, ŝi haltis konsternite. Ŝi ne povis kredi al siaj okuloj, kaj eĉ malpli al siaj oreloj. Tio estis troa eĉ por Nana, Felĉjo kaj Flavinjo. Pli aĉan bruegon ŝi neniam antaŭe aŭdis.

   

Konfuzita, ŝi nur diris:

 - Vi ja estas vera triopo terura!

 La etuloj ĝojplene ekkriis:

 - Kia bona nomo! Ĝuste tion ni bezonas por nia grupo. Ĉu ne, Panjo, ni estis bonegaj? Ni ĵus preparas prezentaĵon por via naskiĝtago. Ĝi plaĉas al vi, ĉu ne?

 

 Kaj kion alian povis diri kompatinda Panjo, krom:

 - Nu ja, ĝi plaĉas al mi, sed provu esti iom malpli laŭtaj, kaj ne ekzerciĝu tro ofte. (Dirante tion, ŝi pensis: neniam plu.)

 

 Samkiel multaj aliaj ludoj ĝis nun, la muzikumado fariĝis al Nana, Felĉjo kaj Flavinjo malinteresa. Kaj la grupo malfondiĝis en unu sola tago. Sed la nomo "Triopo Terura" restis.

 

 

FELĈJO ENAMIĜIS

 

Iun tagon en Eta Arbaro aperis nova ursa familio. Panjo, Paĉjo, eta filino ursino Sara (aĝa pli-malpli same kiel Felĉjo) kaj novnaskita filo ursido Miki. Miki estis neeltenebla krianto, sed tio ĉi estas rakonto ne pri li, sed pri Sara. Fakte pri Felĉjo kaj Sara.

   

Sara estis vere bela. Kaj gaja, plaĉa, ĉiam preta por ludo. Krom tio, ŝi estis tre deca kaj ordema. Ĝuste tia ursa filino ŝi estis, kian ĉiu ursa patrino dezirus.

 

 Kiam Felĉjo unuafoje ŝin vidis, li ne trovis ŝin eĉ iomete interesa aŭ speciala. Ursineto kiel ĉiuj aliaj ursinetoj. Stulte! Ĉiam nur atenta por ne malpuriĝi. Mallerta kaj ludanta idiotajn ludojn! Kaj la veraj ludoj ŝin tute ne interesas. Ja kion faru unu ursa knabo kun tia enuaĵo? Kial, cetere, en la arbaron venas nur knabinoj? Domaĝe, ke ŝi ne estas knabo! Tiam ili povus bele kunludi. Sed ĉi tiel - nenio!

 

 Pasis kelkaj tagoj. Sara vere plaĉis al Nana kaj Flavinjo. Volonte ili ludis kune. Sed al Felĉjo la afero plaĉis neniom. Jen, ŝi forprenis de li la fratinojn. Nun eĉ ili ne plu ludas kun li. Ĉiam pli malbone! Kial ŝi devis veni al Eta Arbaro? Tre bele estis, dum ŝi ne estis ĉi tie - pensis Felĉjo.

   

Kaj tiam Felĉjo falis kaj vundis la genuon. Eĉ sango ekfluis. Jes, li sciis, li estas granda kaj ne rajtas plori, sed tamen kelkaj larmoj kaŝe fluis. La genuo ja ege doloris.

   

Subite apud li aperis Sara kaj provis lin helpi. Ŝi kompatis lin, ĉar li ploris.

 Ĉu multe tio doloras vin? - demandis ŝi.

 

 Felĉjo, kompreneble, koleris. Ja certe, ke tio doloras! Kial ŝi entute devas demandi?

 Kaj, plej malbone, ŝi vidis lin plori. Lin, fortan kaj fortikan ursan knabon!

 - Kial ŝi devis ĉi tien veni! - pensis Felĉjo.

 

 Sed Sara metis sian ursan manon sur lian vundon. Kaj subite okazis miraklo! Kiam ŝi per la mano kovris lian vundon, la doloro ŝajnis ĉesi!

   

Felĉjo sentis ian agrablan varmon kaj iĝis ruĝa kiel tomato. Kaj poste la tutan tagon li estis iom tro trankvila. Neniu ludo lin interesis. Nana kaj Flavinjo ne komprenis, kio okazas al li.

 Eble li malsaniĝis?

 

Tia li restadis, ĝis kiam reaperis Sara. En tiu momento li konfuziĝis kaj umis ĉirkaŭ ŝi sen speciala kialo, diradis stultajn komentojn, kaj iĝis jen ruĝa, jen verda, kiel trafiklumo.

   

Finfine Nana komprenis: - Ja Felĉjo enamiĝis!

 Kompatinda Felĉjo, tiom ili mokis lin, ke li devis fuĝi.

 

 Morgaŭ li apud la hejmo de Sara lasis grandan piron, kaj postmorgaŭ pomon. Poste li proponis al ŝi, ke ili iru promeni ĝis la akvofalo. Sed hejme ĉiuj mokis lin tiom multe, ke li kun ĉiu klopodis resti ne plu ol du minutojn. Flavinjo ĉiun fojon kantis al li:

   

- Sara kaj Felĉjo
estas ama par',
edziĝan donacon
donos l'amikar'!

 

Kaj Felĉjo ĉiun fojon fariĝis ruĝa de l' kapo ĝis la piedoj.

Jam ĉiuj anoj de Eta Arbaro rimarkis lian strangan konduton. Kun rideto ili rigardis lin, dum li portis mirtelan branĉeton plenan de beroj al la hejmo de Sara, kaj revenadis hejmen sen ĝi.

Ĉio ĉi ŝajnis bela, antaŭ ol aperis Miĉjo. Li estis same aĝa kiel Felĉjo, sed multe pli granda kaj forta. Kaj, je konsterniĝo de Felĉjo, tiu Miĉjo plaĉis al Sara. Ŝi kun malestimo rifuzis donacojn de Felĉjo, kaj kuris kvazaŭ blinde post Miĉjo.

 

Felĉjo ne plu havis emon eĉ manĝi. Li nur triste kuŝadis en la hejmo kaj rigardis al la plafono. Panjo unue ridis pri tio, sed poste ŝi komencis zorgi.

 

Feliĉe por li kaj por Panjo, la sorto enmiksiĝis kaj helpis ilin. La gepatroj de Sara decidis, ke ankaŭ Eta Arbaro ne plaĉas al ili, kaj ke ili foriros. Felĉjo ankoraŭ unu tagon post ŝia foriro malsanumis, kaj poste li vigliĝis kaj kondutis kvazaŭ nenio estus okazinta. Kaj krom tio li ekkonis certan Ninjon...


ETULINO JANA

Nia triopo havis parencojn, kiuj vivis tre-tre malproksime. Nana, Felĉjo kaj Flavinjo jam aŭdis, ke ekzistas iu Jana, kiu aĝas pli-mapli kiom Felĉjo, sed ili neniam vidis ŝin.


La arbaro en kiu vivis Jana kun siaj parencoj troviĝis proksime al granda urbo. En tiu urbo estis multaj fabrikoj, aŭtoj kaj kamentuboj. Ĉio ĉi tre malpurigis la aeron. Ankaŭ la pluvaj nuboj estis same malpurigitaj. Tial ofte falis iu stranga acida pluvo. Pro tiu pluvo multaj arboj komencis sekiĝi. Kaj multaj bestoj en ŝia arbaro estis malsanaj. Jana forte tusis kaj malfacile spiris. Ŝi ĉiam rapide laciĝis kaj ne kapablis kuri. Neniam ŝi ludis. Ĉar post ĉiu provo ŝi komencis tusi. Tial ŝi konstante estis mallaŭta kaj trankvila. Sed, malgraŭ tio, ŝi tusis ĉiam pli ofte.


La gepatroj ege timis. Ili decidis, ke ŝi urĝe devas foriri ien, kie la aero estas pura. Tiam ili rememoris pri siaj parencoj el Eta Arbaro. Per leterkolombo ili demandis, ĉu Jana povus esti ĉe ili kelkan tempon. La respondo, kompreneble, estis "JES, ŝi venu senprobleme."

Tiel Jana komencis la longan vojaĝon. Tioman distancon ŝi ne povis mem trairi, kaj pro tio la patro portis ŝin sur la dorso la tutan tempon. Post dudek tagoj da irado, plene elĉerpitaj, Jana kaj ŝiaj gepatroj venis al la besto-hejmo de nia ursa familio.

La tri ursidoj sincere ĝojis pri la alveno de Jana, kaj tuj ili deziris al ŝi montri ĉiun kaŝitan lokon kaj ĉiun sian ludon, lertaĵon kaj petolaĵon. Sed kun konsterno ili vidis, ke Jana apenaŭ kapablas paŝi kaj ĉiam lacas. La triopo similan ursidon neniam en sia vivo vidis. Ja ŝi estis pli mallerta eĉ ol la avo Grizulo, kiu estis la plej maljuna urso en tuta Eta Arbaro!


Poste niaj ursidoj provis amuzi Janan per ĉiu ebla maniero. Ili portadis al ŝi la plej bonajn frandaĵojn, kiujn ili sukcesis trovi; ili rakontis pri siaj plej famaj kaj plej amuzaj okazaĵoj. Sed tamen ŝajnis, ke ŝin nenio interesas kaj nenio ĝojigas. Fine la ursidoj rezignis kaj foriris por ludi sen ŝi. La gepatroj de Jana adiaŭis sian filinon kaj foriris reen al sia arbaro. Ili ne volis ĝeni. Sufiĉas jam tio, ke Jana estas ĉi tie.

 

Dum unuaj dek tagoj Jana preskaŭ ĉiam dormis. Ŝi vekiĝis kelkfoje nur por iom manĝeti kaj denove ekdormi. En tiu tempo Felĉjo sukcesis elartikigi piedon, Nanan elpikis abeloj, kaj Flavinjo falis peze kaj pro tio perdis unu denton. Feliĉe, ĝi estis laktodento, kaj tial neniu tre ekscitiĝis.

 

Post tio Jana komencis esti ĉiam pli vigla. Kaj multe pli gaja. Por diri la veron, ŝi ankoraŭ ne ludis kun nia triopo, sed ŝi tre scivole kaj kun granda interesiĝo observis ties petolaĵojn.

 

Ili devis al ŝi ĉion elrakonti ĝis la plej eta detalo.

 

- Kiom da ovoj trovis Felĉjo? Kie ili estis? Kion faris la birdoj, vidinte ke ili mankas? Kaj ĉu nun la ursidoj povas sidi sur la ovoj, por ke la birdetoj tamen eliĝu? Ĉu la paĉjo birdo kaj panjo birdo estos tre malgajaj vidinte la neston malplena? Eble ili la ovojn tamen redonu?

 

Subite ŝi estis tiom plena de demandoj, ke simple ne eblis al ĉiu respondi. Kaj ŝi tusis ĉiam malpli. Ĉiuj tre ĝojis pro tio. Ili sendis al ŝiaj gepatroj per leterkolombo bonan novaĵon: Jana resaniĝas. La gepatroj estis feliĉegaj.


Post unu monato Jana komencis akompani nian triopon, kiam ili ne iris tre malproksimen de la hejmo. Ŝi estis ja ankoraŭ tre malrapida kaj malforta. Se iom pli rapide ŝi iris, tuj ŝi komencis tusi. Ŝi tamen estis tre feliĉa, ĉar ŝi povis marŝi multe pli bone ol antaŭe.

 

Nia triopo kun miro konstatis, ke Jana estas fakte nekredeble gaja ursido. Ĉiam ŝi pretis por ŝerco kaj ludo. Kaj ili pensis antaŭe, ke ŝi estas enuiga kaj orgojla!

 

- Vere ni estis stultaj - ili koleris pri si mem.

 Iom post iom, Jana plene resaniĝis. Post tri monatoj la gepatroj ne povis ŝin rekoni. Ŝi ja estis pli petolema kaj vigla ol la membroj de nia triopo (kaj ilia patrino kredis, ke tio ne eblas)! La gepatrojn ŝi ĝisatendis pendante inverse de sur iu arbo kaj gaje muĝante iun kanton. Ili tiam decidis resti por ĉiam en Eta Arbaro.


Mi ne povas diri al vi, kiu estis pro tio pli feliĉa: Jana aŭ nia triopo.

 

FINO

 

La ursa familio profunde dormas.

Kiam ili revekiĝos, estos jam printempo. La neĝo degelos, kaj la tuta naturo vekiĝos.

La ursidoj estos iom pli aĝaj, sed mi ne povas diri, ĉu ili estos ankaŭ pli seriozaj. Espereble ili ne ripetos ĉiun petolaĵon de la pasinta jaro, sed certe ili elpensos multajn novajn. Mi tre scivolas pri tio. Kaj vi? Vi ne? Ho, ho, ne trompu min!

 

Ni lasu ilin dormi, kaj deziru al ili, ke nur belajn kaj gajajn sonĝojn ili sonĝu. Ni deziru al ili multe da suno, mielo kaj piroj. Abeloj mem portu al ili mielon, kiom ajn ili povas manĝi.

Ni eliru silente sur piedfingroj, kaj eĉ pli silente ni fermu ĉi tiun libron.

 

REEN  AL  LA  CXEFA  PAGXO  DE  LA  LIBRO