RINJO  KAJ  RANJO

Ĉi tiu rakonto estas pri Ranjo kaj pri ŝia plej bona amikino Rinjo.

Vi certe pensas, ke ili estas etaj ranoj. Vi pravas. Rinjo kaj Ranjo estis etaj verdaj ranoj. Ili vivis en arbustoj apud la granda marĉo.

Ranjo estis vigla, saltema, gaja, petola kaj iom senpripensa raneto. Ŝi estis la plej bona saltanto en la tuta marĉo. Ekzemple, ŝi povis fari duoblan turnon en la salto. Tion fari kapablis neniu alia rano en ilia marĉo. Krom saltado, ŝi tre ŝatis ankaŭ kvakadon, sed ne tro bona kantanto ŝi estis. Ne estis ŝi malbona, sed multaj ranoj estis pli bonaj.

Rinjo estis iom silentema kaj multe pli trankvila ol Ranjo. Ŝi preferis rigardi, kiel Ranjo faras bravuraĵojn, ol provi tion mem. En la kvakado ŝi ankaŭ ne estis majstro, sed ŝi bonege naĝis kaj ŝatis danci en la akvo. Tie ŝi estis sen konkurenco.

Ili du vivis najbare, kaj ofte ili vizitis sin reciproke. Ranjo kutimis elpensi ludojn, kaj Rinjo ilin entuziasme akceptadis. Tiom bone ili kutimis amuziĝi, ke foje ili apenaŭ povis haltigi sian kvakridadon. La tuta marĉo resonis per ilia kvakado. Jam ili estis konataj kiel la du plej kvakantaj kaj gajaj ranetoj en ĝi. Post la ludo ili tagmanĝis jen ĉe la panjo de Rinjo, jen ĉe la panjo de Ranjo, nur por ne disiĝi. Post tagmanĝo ili denove ludis ĝis vespermanĝo. Kaj tiel tagon post tago… Plej volonte ili eĉ dormus en la sama ĉambro, sed la gepatroj tion tamen ne permesis.

Rinjo kaj Ranjo kreskis kaj venis la tempo por frekventi lernejon. Bedaŭrinde, ili devis iri al diversaj klasoj. En la lernejo ili lernis kvakadon en koruso, figurojn en saltado kaj naĝado, elĵeton de lango kaj kaptadon de muŝoj en la aero, evitadon de cikonia beko kaj similajn fakojn. Ambaŭ ranetoj estis bonaj lernantoj, sed pro la lernejo ne ofte ili vidadis unu la alian. Nur dum semajnfinoj ili ludis kune. Sed baldaŭ ankaŭ tio ĉesis.

Ranjo tion tre bedaŭris. Ŝi ankoraŭ ŝatis Rinjon kaj tiu al ŝi ege mankis, sed Rinjo ŝanĝiĝis. En la klaso de Rinjo ĉiuj knabinoj ranetoj estis ial orgojlaj, ial opiniis sin "gravaj sinjorinoj". Ekzemple, iliaj gepatroj estas la plej bonaj kantantoj kaj kvakantoj, tiu ĉi estas pli verda ol tiu alia ktp. Rinjo ege deziris esti kiel ili, kaj tial ankaŭ ŝi komencis orgojle "levi la nazon".

Ŝia amikino Ranjo estis daŭre simpla kvakulino, kiu ne deziris esti orgojla. Ranjo estis la sama kiel ĉiam: vigla, saltema, gaja kaj iom senpripensa. Tial ŝi ne plaĉis al orgojlaj knabinoj el la klaso de Rinjo. Pro tio ankaŭ Rinjo ŝin komencis eviti.

Ranjo estis fakte multe pli bona ol tiuj orgojlaj kvakulinoj, kaj, havante bonan koron, ŝi ne koleris pri Rinjo. Ofte ŝi eĉ provis reamikiĝi kaj denove ludi kun ŝi. Sed tio ne funkciis. Kaj tiam ankaŭ Ranjo rezignis. Dum monatoj Rinjo kaj Ranjo ne vidis unu la alian.

Eble iliaj kontaktoj tute ĉesus, se ne estus okazinta io, kion mi nun rakontos al vi.

 Iun matenon Rinjo ĝoje saltis de folio al folio. Ŝi estis en societo de siaj amikinoj el la klaso. Ĝuste ili klaĉis pri la haŭtkoloro de iu ranino, kiu ne ĉeestis. Rinjo tiom fervore diskutis, ke ŝi ne rimarkis, ke unu folio estas malseka, kaj ŝi deglitis post salto. Maloportune ŝi falis kaj vundis unu piedon. Ne plu ŝi povis bone salti.

 En tiu momento alflugis cikonio. Rinjo petis helpon de la amikinoj, sed ĉiuj forkuris kaj lasis ŝin sola. Kompatinda Rinjo pensis, ke venis la fino. Ŝi ne povis rapide salti kaj forkuri. Kaj ĝuste tiam, kiam la cikonio ekiris al Rinjo, iu raneto elsaltis antaŭ la cikonion kaj komencis fari la plej frenezajn saltojn, kiujn la cikonio ĝis tiam vidis. La cikonio surprizite haltis kaj tiel Rinjo ricevis sufiĉan tempon por malrapide forsalti al sekura loko. Vidinte ke la predo forkuris, la cikonio ekkoleris kaj direktis sin al la saltanta raneto. Kompreneble, tiu saltulino estis Ranjo. Ŝi faris duoblan turnon kaj malaperis en la marĉo, kaj la cikonio foriris kun malplena beko.

 

 Posttagmeze Rinjo venis al la hejmo de Ranjo. Tie ŝi dankis pro la savita vivo. Rinjo fartis tre malagrable, ĉar ŝi sciis, ke vere malbele ŝi kondutis antaŭ sia amikino. Kaj Ranjo tamen restis ŝia sola sincera amikino. Rinjo komprenis, ke veraj amikoj estas raraj kaj oni devas ilin gardi.

Kaj falsajn amikojn vi povas havi en granda nombro, sed de ili vi havos nenian utilon.

REEN  AL  LA  CXEFA  PAGXO  DE  LA  LIBRO