"RAKONTOJ  SUB  LA  LITO"  -  Antoaneta Klobučar

PARTOJ  DE  KELKAJ  RAKONTOJ


SCIURO  MALTRANKVILA

Estis iam paĉjo kaj panjo sciuroj.

La paĉjo estis la plej granda kaj la plej forta sciuro en la tuta arbaro. Sed li estis tro granda, kaj pro tio la plej mallerta sciuro en ĝi. Li ne povis stari sur maldikaj branĉetoj, por ke iu el ili ne rompiĝu, kaj la granda ventreto ĝenis lin dum saltado. Tial lia plej ŝatata sporto estis mordetado de nuksoj, aveloj kaj glanoj en ombro de iu arbo, aŭ plezura kuŝado en ilia agrabla loĝejo en arbotruo (........)

(....) Paĉjo kaj panjo sciuro amis multe sian Pa. Ofte ili ludis kun ŝi. Ili rakontis al ŝi rakontojn, kaj ofte ili ĉasis unu la aliajn en sia loĝejo. Ankaŭ la kaŝludo estis ofta. Pa sin kaŝis, kaj la gepatroj ŝin serĉis. Pa estis eta, kaj tial ŝi ne komprenis, ke la gepatroj tre bone scias, kie ŝi povus esti. Ili nur ŝajnigis, ke ili neniel povas ŝin trovi, kaj ŝi tre feliĉe ĝuis la ludon.

 (.....) 

Ankoraŭ unu ludon ŝatis Pa. Sed tiun ne ŝatis la gepatroj. Ĝi nomiĝis "falis". Pa ĵetadis avelojn, glanojn kaj nuksojn el la loĝejo, kaj paĉjo kaj panjo iris por ilin repreni. Ili ĉiam malpermesis tiun ludon, sed post du-tri momentoj jam denove aro da glanoj estis sur la tero apud ilia arbo.

 

PLAĈJO KATIDO 

Imagu unu tre malgrandan viran kateton, kiu estas tute blanka kaj havas nur unu nigran strion sur la vosto. Krom tio, lia felo estas mola kaj delikata kiel vato. Tia estis la ĉefa rolulo de nia rakonto. Pro sia aspekto li ricevis la nomon Plaĉjo. Kiu ajn lin vidis, al tiu li plaĉis, kaj tiu deziris lin karesi.

Sed lia karaktero neniom harmoniis kun lia aspekto. Li estis sufiĉe batalema kaj pro ĉiu bagatelaĵo li kraĉospiris. Multaj infanoj deziris lin karesi, kaj tiam ili konatiĝis kun la akreco de liaj ungoj. Krome li estis vera disputemulo.

Li havis du fratojn kaj unu fratinon. La fratino estis griza kun kelkaj blankaj makuletoj. Ili nomis ŝin Grizinjo. Ŝi estis delikata kaj tre hontema.

Unu frato estis tigrokolora kaj lia nomo estis Miaŭĉjo. Miaŭĉjo estis vera fripono kaj gajulo. Senĉese li faris iujn ŝercojn, tamen ne kun intenco fari ion malbonan, sed por ĉiun ridigi. La alia frato estis nigre-nigra kaj ili nomis lin Niĉjo. Lin interesis nur manĝoj kaj dormado.

La katidoj tre amis sin reciproke, sed konstante ili tiris-puŝis unu la alian, konstante ili kverelis kaj akuzadis ĉiu ĉiun. Ofte la panjo devis ilin repacigi kaj roli kiel juĝisto. Kaj la ĉefa kaŭzo por tiuj kvereloj estis plej ofte Plaĉjo (........)


PIKETUĈJO ERINACO

Piketuĉjo estis tre deca kaj bone edukita knabo erinaco.

Ĉe la manĝotablo li ĉiam sidis trankvile. Li neniam sin lulis sur seĝo kaj neniam fingre purigis la nazon. Neniam li laŭte manĝis supon aŭ verŝis ĝin sur la tablon. Dum li estis tre eta, li eĉ ne volis ludi kun aliaj erinacetoj sur ludejo por ne malpurigi sin. Krom tio, ili estis tro maltrankvilaj kaj bruaj.

Ne estas vero, ke li ne ŝatis aliajn erinacetojn. Ili tre plaĉis al li, sed prefere li starus ekster ilia rondo kaj rigardus ilin, tenante sian panjon je mano.

Poste Piketuĉjo iris al la infanĝardeno por erinacoj. Tie panjoj erinacinoj lasis siajn etulojn, se estis iaj gravaj laboroj, kie la etuloj ne povis ĉeesti. Krom Piketuĉjo tie estis sufiĉe multaj aliaj erinacetoj el lia arbaro. Li ĉiam venis vestita en la plej bela vestaĵo, kaj ne kuraĝis ludi por ke ĝi ne malpuriĝu aŭ — Dio ne permesu! — disŝiriĝu. Kaj aliaj infanoj ludis tiel belajn ludojn.

Ekzemple, kiu plej bone ŝmiros la farbon sur sia vestaĵo dum oni desegnas salutkartojn al panjoj kaj paĉjoj. Aŭ, kiu plej multe difektos la pantalonon deprenante la pilkon de sur arbo. Aŭ, kiu  plej trafe ŝprucigos akvon sur knabinojn dum oni saltas en flakoj (........)

 

URĈJO PASERO

La nesto en kiu vivis Urĉjo pasero kaj liaj gepatroj troviĝis en granda urbo, sub tegmento de iu granda kaj bela preĝejo. El la nesto oni povis ĝui belegan vidaĵon de la tuta urbo. Sub la sama tegmento estis ankaŭ multaj aliaj nestoj. Ĉefe tie vivis paseroj kaj kolomboj. Ĉio ĉi iom pensigis pri vera birda ĉielskrapanto, kun tre multe da loĝantoj. Almenaŭ al Urĉjo ofte ŝajnis, ke li vivas pinte de ĉielskrapanto.

Kiel vera urba pasero li ŝategis bruon, svarmon, laŭtajn sonojn, homan tumulton, aŭtomobilojn kaj tramojn. Li ŝatis sidi sur trama tegmento kaj veturi je kelkaj haltejoj, kvankam lin panjo ĉiufoje riproĉis, kiam ŝi sciis, ke li tion faris. Ŝi diradis, ke tio estas tre, tre danĝera, sed li tion plene ignoris.

Urĉjo sciis precize, al kiuj lokoj kaj en kiu tempo alvenas la maljunulinoj, kiuj nutras birdojn, kie en la bestoĝardeno kunvenas birdoj, kie estas la rubujoj kun la plej bongustaj restaĵoj de manĝaĵo. Li pensis, ke jam ĉion li scias, kio estas sciinda. Kaj, ke neniu birdo en la urbo estas egale saĝa. Iom li eĉ orgojlis. Li diradis, ke neniu urba kato povas lin kapti.

Iun tagon la gepatrojn de Urĉjo vizitis parencoj el vilaĝo kun sia filo Bekulo. Ili ne kutimis aŭskulti urban bruon kaj tumulton, kaj tial ili ĉiuj estis iom timantaj kaj ekscititaj, precipe la etulo (.................)

 

REEN  AL  LA  CXEFA  PAGXO  DE  LA  LIBRO